Esperanto translation / Esperanta traduko
Moderator: Forum Moderators
Re: ----
Tio povas esti - mi nun ne havas ĝin enmane por kontroli.Grimpanto wrote:Saluton Paŭlo.
Se mi ne eraras vi ludis malnovan version de la ludo
Ne, tempon mi ne havas - mi jam laboras tro en E-ujo, se mi farus ion plian, mi aŭ devus ĉesi alian parton de miaj aktivadoj aŭ ĉesi mian studadon ...Grimpanto wrote:kaj mi esperas ke kelkaj eraroj jam estas korektitaj en pli novaj versioj. Bedaŭrinde en la projekto mankas homoj kaj vi povus helpi al ni (kompreneble se vi havas liberan tempon) kaj korekti erarojn aŭ traduki parton de la ludo.
Mi povos atentigi pri kelkaj miaopinie malbonaj tradukoj, kiam mi renkontas ilin ludante la ludon - kie mi faru tion prefere?
Jes.Grimpanto wrote:[...]
Mi ne scias kiam la traduko estas kontrolata. Vi povas vidi kaj elŝuti freŝajn tradukojn ĉe gettext.wesnoth.org
Interalie estis anoncita ke en oktobro la disko estos reeldonita kaj estus bone se ĝi enhavos _novan_ version de la ludo kun _bonaj_ kaj *ĝustaj* tradukoj.
- Viliam
- Translator
- Posts: 1341
- Joined: January 30th, 2004, 11:07 am
- Location: Bratislava, Slovakia
- Contact:
La versio "1.0.3eo" estas la sola plene esperantigita versio (ne c'iuj kampanjoj estas tradukitaj). Mirakle estas ec' ke g'i ekzistas. Tiom longe dau'ris la tradukado, ke je la pretigo de traduko de la 1.0 branc'o, la 1.2 branc'o jam estis preskau' preta.
La tradukoj estas malperfektaj. Ec' tiujn havi estis granda sukceso. Unuopajn partojn de vortaro tradukis diversaj homoj.
Por traduki la branc'on 1.2 mankas centoj de c'enoj. Tial la nova DVD denove aperos kun la malnova versio de ludo. La novan oni povas els'uti de interreto -- nur parte tradukitan. La celo estas atentigi multajn homojn pri ekzisto de la ludo kaj pri la ebleco traduki g'in... esperante je pluaj voluntuloj.
Se vi trovas erarojn, vi povas ekzemple skribi ilin al la tekst-dosiero kaj publikigi g'in en tiu c'i forumo. Iu venonta tradukisto trovos ilin. Sed nuntempe mi ne scias, c'u iu ion tradukas. La tradukado aperas haltite. Bedau'rinde. Tradukado de tiom da teksto ne estas facile; kaj traduki ilin al la ne-denaska lingvo estas pli malrapide kaj malfacile.

Jen estas du korektitaj (al mia opinio) dosieroj: w-tutorial k w-lib.
- Attachments
-
- wesnoth-tutorial.zip
- wesnoth-tutorial.po
- (14.56 KiB) Downloaded 925 times
-
- wesnoth-lib.zip
- wesnoth-lib.po
- (5.01 KiB) Downloaded 958 times
Saluton!
Mi fiksis kelkajn erarojn ludante la ludon.
Jen estas w-tutorial.
Mi fiksis kelkajn erarojn ludante la ludon.
Jen estas w-tutorial.
- Attachments
-
- wesnoth-tutorial-eo.zip
- wesnoth-tutorial.po
- (14.56 KiB) Downloaded 964 times
- Viliam
- Translator
- Posts: 1341
- Joined: January 30th, 2004, 11:07 am
- Location: Bratislava, Slovakia
- Contact:
Du aferoj:
1)
http://eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_por_Vesnot%27
2)
Mi opinias, ke estus bone unuigxi la tradukon de la nomo "Wesnoth". Post ioma diskutado kun diversaj samideanoj, mi opinias, ke la plej tauxga estas "Vesnot'" (kun apostrofo fine). Cxar...
- la litero "W" ne ekzistas en esperanto
- la litero "Ux" ekzistas en la tiparo, tamen neniam estas uzata tiumaniere
- do, la gxusta litero estas "V"
- kaj finado pre apostrof' estas la kompromiso inter reguloj de esperanto, kaj originala prononcado
Cxu vi konsentas?
Se ne, bonvolu klarigi vian opinion.
Se jes, bonvolu anstatauxigi la nomon en cxiuj dosieroj nuntempe prilaborataj de vi. Dankon. Mi tre pardonpetas por aldonado de la laboro, sed gxuste kreante la artikolon en Vikipedio mi eksentis, ke estas vere strange, se ni ecx ne scias, kiel la ludo oficiale nomigxas.

wesnoth-editor
La tradukado ne estas ĉesita kaj post wesnoth-tutorial nun pretas wesnoth-editor. Proksima estas fintraduko de rakonto pri du fratoj kaj vesnota biblioteko.
- Attachments
-
- wesnoth-editor.po
- wesnoth-editor\eo.po
- (4.79 KiB) Downloaded 893 times
- Viliam
- Translator
- Posts: 1341
- Joined: January 30th, 2004, 11:07 am
- Location: Bratislava, Slovakia
- Contact:
Perhaps it would be possible to create a script which would check this for all translations: The different units cannot be translated by the same string (only if it would be male and female version of the same type).
(I know that providing code is better than providing an idea, but unfortunately these days I have no time to contribute.)
(I know that providing code is better than providing an idea, but unfortunately these days I have no time to contribute.)
I will probably be able to include some lines on the units script, and generate a report with the duplicates. If I manage to get some code written, I will post again.Viliam wrote:Perhaps it would be possible to create a script which would check this for all translations: The different units cannot be translated by the same string (only if it would be male and female version of the same type).
(I know that providing code is better than providing an idea, but unfortunately these days I have no time to contribute.)
Re: Esperanto translation / Esperanta traduko
Saluton,
Mi volus helpi, kiel mi povas facile kaj rapide aliĝi al la projekto?
Mi volus helpi, kiel mi povas facile kaj rapide aliĝi al la projekto?
Re: Esperanto translation / Esperanta traduko
Saluton!
Jen informoj ĉerpitaj el la jenaj viki-paĝoj: WesnothTranslations, WesnothTranslationsHowTo, GettextForTranslators:
Ankaŭ estas legendaj [wiki]Esperanto translation[/wiki] kaj paĝoj ligitaj de tie.
Jen informoj ĉerpitaj el la jenaj viki-paĝoj: WesnothTranslations, WesnothTranslationsHowTo, GettextForTranslators:
- Sendu mesaĝon al Manuel Ortega (manuel ĉe elarte punkto coop), kiu estas la "tradukestro" de la esperanta traduko.
- Teorie li povus diri al vi, kio estas farenda, sed mi supozas ke lastatempe neniu vere laboras pri tio (almenaŭ mi ne vidis iujn aldonojn en la lasta jaro), do vi verŝajne simple povas daŭrigi pri la sekva punkto.
- Rigardu la liston de tradukendaj dosieroj por trunk, elektu unu linion. (Mi supozas ke la plej gravaj estas supre, sed ne certas. Laŭ la viki-paĝo Manuel laboras pri »wesnoth«.)
- Sekvu la ligon (ekzemple al wesnoth-lib/eo.po), kaj savu la dokumenton en via komputilo.
- Redaktu la dosieron per simpla (UTF-8-kapabla) tekstredaktilo, aŭ per unu el la iloj menciitaj en GettextForTranslators#Tools, aldonante tradukojn (kaj kontrolante tiujn kun stato "fuzzy").
Se vi ie ne certas, eble lasu ĝin en fuzzy-stato, por ke aliaj povu kontroli. Aŭ demandu ĉi tie. - Sendu la pretan dosieron (aŭ ankaŭ nur duonpretan) al Manuel, li kontrolos kaj plusendos ĝin al la ĉeftradukestro, kiu enmetos ĝin en la programon.
Ankaŭ estas legendaj [wiki]Esperanto translation[/wiki] kaj paĝoj ligitaj de tie.
-
- Posts: 2
- Joined: August 30th, 2010, 5:32 pm
Re: Esperanto translation / Esperanta traduko
Saluton Arek kaj Paŭlo,
por aliĝi al la projekto simple informu min pri la dosiero kiun vi tradukas, nun la sola tradukata dosiero estas wesnoth, kiun mi tradukas, do elektu iun ajn alian. Fininte vian laboron sendu ĝin al mi kaj mi plusendos ĝin al ĉeftradukestro.
La punktoj indikitaj de Paŭlo estas tre trafaj, dankon Paŭlo .
mi ĝojis ricevi viajn mesaĝojn..ricevinte ilin mi ekdiris..bonege bonege..mi ne estas sola interesiĝanto je esperantigo de Vesnot', mi esperas ke aperos pliaj interesiĝantoj.
Ni devus ekuzi la vikion por interkonsenti pri kelkaj aferoj..esperantigo de la nomo de la unuoj..la ecoj de la unuoj..aferoj kiuj, kvankam tradukeblaj diversmaniere, estas normigindaj.